|
|
Konstitua Carto de la Ekologista Movado Sendependa
- LA EKOLOGIA KRIZO : VITALA VETAJO POR LA PLANEDO
- LA RESPONDO ESTAS POLITIKA KAJ KUTURA
- LA ELEKTO DE LA VIVO
- NOVA VOJO
- SENDEPENDECO POR KONVINKI KAJ AGI
- NOVAJ EKONOMIAJ KAJ SOCIAJ ORIENTIGOJ
LA EKOLOGIA KRIZO : VITALA VETAJO POR LA PLANEDO
La ekologia penso naski?is el la ekkonscio, ke la homaj faroj estas minacaj por la planedo.
La demografia eksplodo, la nova neniam okazinta kresko de transloki?oj, la akcelo de teknika progreso ne regata konstituas nekutimajn defiojn, kies veta?o estas vitala, ?ar la vivo mem estas minacata. La el?erpado de la ri?ofontoj, la ruini?o de la biodiverseco, la homaraj koncentri?oj en ampleksaj urbegoj a? la akumulado de amasdetruiloj postulas la senprokrastan mobilizadon de la tuta Homaro.
En evoluintaj landoj, la a?etpovo anstata?as iom post iom la vivpovon, dum en la Tria Mondo, pli ol 800 milionoj da homoj supervivas en absoluta senhaveco.
Fakte, la ekologia krizo estas rilateca krizo inter Homo kaj naturo kaj anka? inter Homo kaj li mem. ?i rilatas al medio, urboj, socio kaj kulturo. ?i koncernas sendistinge ?iujn homojn, kie ajn ili vivas kaj kiel ajn estas ilia intelekta nivelo kaj socia situacio. ?ia solvado kondi?igas la respondon al ?iuj aliaj demandoj.
Tiun neniam okazintan defion la Homaro nepre akceptu se ?i deziras plu vivi. Por tion atingi estas ur?e agi sur la kialojn de tiu krizo por finfine ebligi al la planedo kaj al ties surlo?antoj reakiri harmonion kaj ekvilibron.
LA RESPONDO ESTAS POLITIKA KAJ KUTURA
La rilato de la homaj komunumoj kun ilia teritorio kaj la vivo tie disvolvi?anta, estas la respeguli?o de kolektiva kulturo kaj socia organizado. En evoluinta lando, kia estas Francio, la elektoj efektivigitaj en ?iuj sferoj de la publika vivo ( agrokulturo, industrio, transporto, energio, urbanismo, laboro…) montras spirit-staton koncerne la planedon.
Tiuj elektoj estas faritaj je la nomo de la kolektivo en institucioj naskitaj de la universala vo?donado. Tial, la respondo necese politika estas la? la nobla signifo de la vorto : arto administri la civiton.
Sed anka? kultura ?i estas. Tio estas vera mensa revolucio, kiun la Homo estas invitata realigi. Temas por li :
- plenumi sian respondecon de pensanta estulo, ?ar el ?iuj specioj, nur li estas kapabla taksi la rezultojn de siaj agoj kaj alti?i super siaj biologiaj refleksoj ;
- intence limigi sian povon super la mondo por lasi lokon al aliaj vivaj specioj, ?u animalaj, ?u vegetalaj ;
- regi la grandegajn rimedojn, pri kiuj li
disponas, por igi ilin akordigeblaj kun la vivo ;
- fondi ekonomion konscian pri la limoj de la planedo, pri ?ia enlo?ebla spaco kaj pri ?iaj ri?ofontoj ;
- organizi solidarecon kiu kunigos virinojn kaj virojn de la tuta Tero por certigi la protekton de nia komuna estonteco.
LA ELEKTO DE LA VIVO
- La ekologia penso bazi?as sur kelkaj fundamentoj, kiuj komune esprimas nian amon al la vivo :
respekto de diverseco de la specioj, t.e. de vivaj komunumoj, de kulturoj. ?i estas la esprimo mem de la komplekseco kaj ri?eco de la vivo. Tiu diverseco estas gravega monda poseda?o, kiu igus la Teron kapabla plenumi nian bezonon pri malkovro kaj mirego.
- adapti?o al la limoj de la Tero : ?iuj vivprovizoj de la Tero estas limigitaj pro ?ia vasteco, ?ia kapablo produkti kaj digesti niajn ruba?ojn. La ekonomiaj logikoj kaj la sociaj strategioj devas integri tiun mondan limigitecon. Ni rifuzas la perkatastrofajn reguligadojn, kiuj etap-signas la historion de l’Homaro.
- tuteco de la individuo : la Homo ne estas nur konsumanto kaj produktanto, li estas anka? impresebla ulo kaj vundebla korpo. Neniu politiko devas privilegii la ekonomiajn profitojn malprofite al la individua integraleco.
- ?iu persono estas ununura, ?ia vivo ne povas esti oferata je la nomo de la progreso a? ?tatmotivo, justico a? ideologio.
- identeco de personoj kaj kulturoj : la individuaj rajtoj estas universalaj, kiel asertas la Deklaracio de la Homaj Rajtoj, kiun ni faras nia. La individuoj estas diversaj, identigitaj per sia kulturo, sia alligiteco al iu terlando kaj al la homa komunumo tie lo?anta. Tiuj ligoj kaj ilia manifesti?o (lingvo, kolektiva hereda?o, kulturo,) devas esti respektataj kaj agnoskitaj kiel esenca rajto de la homa persono.
- libereco : tiu fundamenta valoro ne povas esti deturnita far la ?tato. ?i ekzerci?as en partopreniga demokracio, en kiu ?iu devas havi la eblecon sin esprimi, sin asocii a? ion entrepreni en respekto de alies libero. ?i instigas nin malakcepti la re?imojn totalismajn, kolektivismajn, a? tiujn, kiuj forlasas la politikan suverenecon profite al la ekonomiaj mekanismoj.
- respondeco : la Homaro respondecas pri la planedo kaj la estonteco de siaj infanoj. Trans tempo kaj distanco, la generacioj kaj popoloj de la terglobo estas solidaraj de sama estonteco. Ni samideane favoras krei rajtaron por la estontaj generacioj.
- egaleco en malsameco : la homoj ne naski?as similaj, sed egalaj la? digneco, rajtoj kaj devoj. ?iu rajtas je samaj ?ancoj pri edukado, pri sama viv-kvalito, pri sama aliro al civitaneco, pri sama respekto. ?iu devas kontribui al la plena disvolvi?ado de la homa komunumo kaj al la respekto de la medio.
Tiuj fundamentoj trovas plenan koherecon nur kunaj : neniu estas
NOVA VOJO
La Homaro posedas la rimedojn por detrui tion, kio donas sencon al la vivo, tio estas, la vivon mem. ?i havas la povon konstrui « la plej bonan mondon », tiun grandan formikaron en kiu la individuo perdus sian identecon kaj sian liberecon. Kapitalismo kaj socialismo starigis tian evoluon surbaze de erara postulato : senlima produktado de materialaj hava?oj kaj de ri?a?oj per la homa laboro. Nu, ?io estas limigita sur nia planedo : krudaj materialoj, akvo, teritorio, renovigeblaj ri?ofontoj…
La politikaj organizoj regantaj la landon neniam kapablis forlasi sian logikon pri kreskado, ?u temas pri demografio, a? konsumado, energio kaj spaco, a? movebleco. La nekomercaj valora?oj kiel pejza?a harmonio a? kvartalaj interrilatoj, pezas malmulte, fronte al la « ekonomiismaj » postuloj. La lastaj rejnlandaj arbaroj, la postresta?o de senvundita marbordo kaj kelkaj pireneaj ursoj estas oferataj sen emocio sur la altaro de kreskado forgesinta sian celon : disflori?o de la individuo kaj de la homaj socioj.
Perforto ?ajnas rajtigita kaj al la dekstra kaj al la maldekstra partioj, kiam ?i servas la ?taton a? ilian koncepton de progreso. La milita solvo de konfliktoj, la subpremado de la individuo far la ?tata ma?ino, iuj teknologioj, esprimas tiun perforton, kiun ni rifuzas.
Kalkuli kun la limoj de nia planedo kondukas al forlaso de la elekto de materia kreskado, hiera? prezentita kiel solvrespondo al dungomanko. Respekto de la vivo kiel etiko de la homa respondeco kontra?as la senliman ekspluatadon de la terglobaj povrimedoj kaj la sendividan superregadon de la terplaneda teritorio. La postulado pri monda solidareco ne toleras naciajn egoismojn. La teknologia kaj socia senperforto rifuzas la materialisman kaj determinisman koncepton de la progreso, kaj substituas al ?i kvalitan, humanisman kaj kulturan difinon.
Por konservi sendifekta nian kapablecon imagi la estontecon, ni devas resti liberaj je iu ajn ideologia hereda?o, tamen ne miskonante Historion.
SENDEPENDECO POR KONVINKI KAJ AGI
La alveno de ekologia socio postulas profundan evoluon de la pensmanieroj. La ekologiistoj povas sukcesi nur konvinkante plimulton da homoj, trans la sociaj kategorioj. La Super-rangulo kaj laboristo estas kunigitaj per komuna destino fronte al la ekologia krizo : nia mesa?o direkti?as al ili amba?.
Kiel la popolo povus kompreni, ke la ekologiistoj enkorpigas tiun novan klopodon, se ili sin difinas per dekstra-a?-maldekstra partia konfrontado ? Kiel konvinki la Francojn, sin turnante nur al la dekstra popolo… a? al la maldekstra ?
Politika sendependeco estas la plej efika rimedo por progresigi la ekologiistajn ideojn. ?i estas samtempe koncepta, metodologia kaj strategia.
Koncepte, ?i asertas la originalecon de la ekologiistaj ideoj fronte al la klasikaj politikaj ideologioj.
Kiel metodo, ?i implicas kompletan mensan malfermecon, kiu permesas dialogi libere kaj senapriore kun la tuta landanaro, la asocioj kaj la aliaj demokrataj politikaj grupoj. Tiel, ?i ebligas formuli projekton en kontakto kun la kompleksa kaj evoluanta monda realeco.
Por tion efektivigi, politika sendependeco ebligas tutobjektive selekti partoprenanton malfermitan al niaj ideoj, se tia ekzistas. Ni ne havas privilegiajn a? naturajn partoprenantojn sed potencialajn partoprenantojn enga?itajn favore al ni. Anstata? la politika etikedo, devos esti privilegiitaj la kapabloj de la partoprenantoj por apliki lokan a? nacian administran kontrakton.
Kiel politika strukturo, ni devas sendi sincerajn ekologiistojn en la instituciojn, inkluzive en la registaron. Tamen, tiu partoprenado dependas de la kondi?oj ebligantaj, ke tiu enga?o trafu ?uste. ?ia partopreno en iu ekzekutivo implicas iun kontrakton difinantan konkretajn celojn realigeblajn dum la mandata da?ro. Tiu kontrakto devas esti publika kaj akompanata de a?tenta vo?dona pezo. ?ia plenumado devas esti planita kaj mezurebla.
Por ke nia politika identeco estu perceptebla de la publika opinio kaj pro respekto al niaj vo?donantoj, ni malkonsentas pri la rezignoj dum rebalotoj kaj la balot-ordonojn.
?ar socia kaj kultura evoluo estas neeviteble la?-grada, nia klopodo povas esti nur reformisma pri la balda?aj celoj, anka? tamen firme radikala pri la malproksimaj celoj. La longa vojo pri iu konvinko entenas du evitendajn insidojn : en?limi?on en sterila dogmatismo, kaj malakri?on pro la kontakto kun la « povo » kaj la « pezo de la reala?oj ».
Nia strategio estas privilegii la reformojn kun strukturaj efikoj, konstrui kulturan plimulton, kiu helpus la elektan plimulton de ni deziratan, kaj transpasi la sociajn blokadojn de la socio per refenduma arbitracio de la civitanoj.
Politika ekologio efikas, kiam ?i ne konfuzas la formalan povon kun la reala povo.
Interesas nin la reala povo, ?ar nur ?i ebligas ?an?igi la eventojn. ?i akiri?as nur per la plimulta helpo de la opinianta amaso, per la rimedoj por kontroli teknokration, kaj per la certeco pri onia a?tonomio fronte al ekonomiaj povoj.
La formala povo ne interesas nin se nia influo sur la socion povas esti pli forta en la opozicio ol en la ekzekutivo , kiu malpliigus nin ?is malpovo a? subi?o.
Nia bilanco devos esti taksata ne la? la nombro de la urbestroj a? ministroj, sed la? la malfermi?o de Francio kaj E?ropo al la ekologiista kulturo.
Nia ambicio estas kontribui al la progreso de la penso kaj de la kolektivaj kondutadoj.
NOVAJ EKONOMIAJ KAJ SOCIAJ ORIENTIGOJ
Se la scienca ekologio nin instruas pri la bonuzo de nia tergloba hejmo, ?i ne indikas la sekvendajn vojojn por repacigi la Homaron kun ?i mem kaj la planedo. La ekologia klopodado, aparte pri ekonomio kaj socio, zorgemas pri efektiva?oj, kapablas profiti de siaj spertoj kaj de la evoluo de siaj konoj.
Ekologiismo estas kritikema samtempe al kolektivismo kaj al monda liber-inter?an?ismo. Neado de malplimultoj, inklino al totalismo, mal?parego de la vivrimedoj, kaj nekapablo kontentigi la elementajn bezonojn, kondamnas la kolektivistan ekonomion. Mar?enigo de politika povo kaj de reprezenta demokratio, nekapablo juste distribui la planedajn vivrimedojn, kaj la necesa strebo por ilin produkti, malindigas liber-inter?an?ismon en mondigita ekonomio.
Tiuj du ekonomioj estas subtenataj de materialismaj kaj sciencismaj filozofioj. Ili montras saman nekapablon integri, alie ol mar?ene, ?ion prikvalitan. Ili pravigas produktadon per la neceso amortizi la ma?inojn, cirkuligi monon a? provizi laboron : neniam la oportuneco produkti estas submetata al ekzameno pri ?ia socia utileco. Tiuj du sistemoj kontenti?as per normigo, en kiu dissolvi?as la individua integreco kaj la monda diverseco. Por la superreganta ekonomia modelo, la ekspansio estas esenca. Tiu modelo sin nutras per kreskado de a?tomobila trafiko, biena negoco, multeco da konsumantoj, konsumado stimulata de reklamo…
La solvo estas merkat-ekonomio regulata, arbitraciata de la civitanoj, de la elektitaj asembleoj kaj de la bone informitaj konsumantoj. Individuaj iniciato kaj entrepreno en ekonomio bazita sur oferto kaj mendo konsistigas la plej efikan kaj plej demokratan ekonomian sistemon, kondi?e ke :
- la vo?dona reprezentado de la civitanoj certigu ?ian reguladon, viglante pri respekto de le?oj, de teritoriaj ekvilibroj, de kulturaj identecoj, kaj organizante solidarecojn.
- la specife merkat-ekonomia konkurado ne esprimi?u malprofite al la mediaj a? sociaj postuloj. Tio supozigas, ke la reguloj regantaj la produktadon kaj inter?an?on inter malsamaj merkatoj estu regataj kaj, ke fine, tiuj reguloj estu harmoniigitaj.
- la ?tato certigu, per regulaj kaj fiskaj iloj, la enkalkulon de la sociaj kaj mediaj kostoj en la prezo de la produktoj kaj servoj.
- la konsumantoj povu plenumi sian rolon, en efektive konkurenca sistemo, dank’al travidebleco en prezformado kaj plena informado al la publiko pri la kvalito de la produkta?oj. Fine, la premo de la konsumantoj, zorgemaj pri la sano de la personoj kaj pri ties medio, devas ebligi la orientadon de la produktado al da?raj, pli ?paraj poseda?oj.
Ni volas ekfunkciigi la levilojn kiuj inversigos la aktualajn lokigojn, favorante :
- la pliproksimigon de la civitanoj, al la decid-lokoj ;
- la produkto kaj konsum-unuoj kun homa dimensio ;
- la diversigon de la spac-manieroj ;
- la lokajn produktadon kaj konsumadon per apliko de la principo pri akcesoreco al la ekonomiaj inter?an?oj ;
- la politikan konstruadon de E?ropo por krei inter?an?an zonon, kiu a?tonomi?u rilate al la internacia merkato kaj privilegiu kvaliton pli ol kvanton.
Harmonia ekonomio devas permesi al ?iu sin lo?i, sin nutri a? sin kulturi sen endan?erigi, per sia stilo, la homaran pluvivon sur la planedo. Tio postulas, ke malkresku produktado de ruba?oj kaj konsumado de nerenovigeblaj energioj kaj postulas racian uzadon de krudaj materialoj kaj fekundaj lokoj.
Ekkonscio pri la ekzisto kaj graveco de la ekonomia krizo kondukas al superado de la klasaj antagonismoj per ekvido de destin-solidareco inter ?iuj anoj de la socia korpo. Tamen tiu ekkonscio estas pli malfacile alirebla por tiuj, kiuj vivas en angoro pri la estonteco. Tial, nia projekto asertas la neceson certigi al ?iu aliron al digna laboro kaj deca monenspezo. ?i celas anka? redukti la misharmonia?ojn : malegalecojn pri viva kvalito (medio, lo?ejo), aliron al kono kaj sano.
Tio estas, preter la moralaj konsideroj pledantaj en tiu senco, la fundamentaj vetoj cele al monda kohereco.
Por ni, la socia progreso ne takseblas la? la povo akumuli materiajn poseda?ojn sed la? la fizikaj kaj mensaj disvolvi?-kapabloj de ?iu, kaj la? la eblo doni sencon al la vivo.
En Châtelguyon, la 4an de septembro 1994.
|